| 52 | Al mono kaj forto humiliĝas la sorto |
| 61 | Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo |
| 63 | Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas |
| 68 | Amaso da mono kaj titolo de barono |
| 83 | Amo estas forta, sed mono pli forta |
| 84 | Amo faras ion, mono ĉion |
| 89 | Amu Antonon, sed gardu vian monon |
| 326 | Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono |
| 462 | El lia mano ĉiu monero elglitas |
| 762 | Interkonsento estas pli bona ol mono |
| 1130 | Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone |
| 1141 | Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso |
| 1246 | La dorm' estas bona, se mankas la mono |
| 1351 | Li havas pli da mono ol da bezono |
| 1352 | Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli |
| 1551 | Mono amas kalkulon |
| 1552 | Mono estas reĝo, mono estas leĝo |
| 1553 | Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo |
| 1554 | Mono kuras al mono |
| 1555 | Mono mondon regas |
| 1556 | Mono monon naskas |
| 1557 | Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras |
| 1558 | Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita |
| 1559 | Mono plenumas ĉiujn oficojn |
| 1560 | Mono publika estu fortika |
| 1565 | Montru moneron, ĉio fariĝos |
| 1588 | Naskiĝu, edziĝu kaj mortu ĉiam monon alportu |
| 1636 | Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono |
| 1726 | Ne prenis pastro la donon rekaŝu sako la monon |
| 1744 | Ne ŝpari monon nek penon |
| 2635 | Oni lin konas, kiel malbonan moneron |
| 1838 | Oni vivas ne kun mono, sed kun persono |
| 1889 | Per bezono venas mono |
| 1902 | Per lerta admono alfluas la mono |
| 1904 | Per mono eĉ silento fariĝas elokvento |
| 1905 | Per mono, ne per mano punu vilaĝanon |
| 1890 | Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono |
| 1959 | Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo |
| 1980 | Pli da mono, pli da zorgo |
| 2029 | Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo |
| 2035 | Por mia mono mi ankaŭ estas barono |
| 2275 | Sen mono en urbon ne iru |
| 2276 | Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo |
| 2416 | Temp' estas mono |
| 2436 | Titolo sen mono sensignifa sono |
| 2505 | Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono |
| 2523 | Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton |