| 64 | Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas |
| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 368 | Donacetoj subtenas amikecon |
| 470 | El sama tero devenas, saman sukon entenas |
| 705 | Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu |
| 954 | Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos |
| 991 | Kiu entreprenis, tiu sin tenu |
| 1030 | Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas |
| 1103 | Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas |
| 1070 | Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas |
| 1216 | Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu |
| 1392 | Li tenas la nazon supren |
| 1579 | Multe entreprenis, sed ne multe eltenis |
| 1918 | Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas |
| 2182 | Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon |
| 2186 | Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas |
| 2187 | Sako malplena sin rekte ne tenas |
| 2209 | Sciu funde, sed tenu profunde |
| 2346 | Spiko malplena plej alte sin tenas |
| 2359 | Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu |
| 2423 | Teni iun per fera mano |
| 2424 | Teni la okulojn en streĉo |
| 2425 | Teni sian langon en la buŝo |
| 2528 | Vazo rompita longe sin tenas |