| 83 | Amo estas forta, sed mono pli forta |
| 84 | Amo faras ion, mono ĉion |
| 85 | Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj |
| 86 | Amo kaj puno loĝas komune |
| 87 | Amo pli kora, disiĝo pli dolora |
| 88 | Amo supermezura ne estas plezura |
| 89 | Amu Antonon, sed gardu vian monon |
| 90 | Amu domon novan kaj amikon malnovan |
| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 308 | Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas |
| 410 | Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras |
| 420 | Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto |
| 429 | Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta |
| 484 | En ĉeesto amata, en forest' insultata |
| 655 | Geamantoj sin pikas |
| 855 | Kiam sako mizeras, amo malaperas |
| 962 | Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon |
| 963 | Kiu amas honoron, amu laboron |
| 964 | Kiu amas la liton, ne akiros profiton |
| 965 | Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi |
| 1075 | Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas |
| 1418 | Malamanto de faro estas amanto de kalendaro |
| 1551 | Mono amas kalkulon |
| 1567 | Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj |
| 1597 | Ne bela estas amata, sed amata estas bela |
| 1769 | Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate |
| 1897 | Perforta amo estas plej forta malamo |
| 2038 | Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas |
| 2097 | Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon |
| 2199 | Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas |
| 2211 | Se amas Dio, prosperas ĉio |
| 2239 | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
| 2287 | Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston |
| 2435 | Tio estas lia amata ĉevaleto |
| 2490 | Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj |
| 2536 | Venis mizero helpu min, frato; pasis mizero for, malamato |
| 2557 | Vi amas preni, amu redoni |