| 47 | Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo |
| 150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
| 152 | Bataladi kontraŭ la sorto |
| 176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
| 198 | Brava batalanto kontraŭ plado bolanta |
| 200 | Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo |
| 389 | Du kontraŭ unu prezentas armeon |
| 387 | Dubo gardas kontraŭ risko |
| 406 | Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko |
| 648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
| 722 | Helpas krako kontraŭ atako |
| 745 | Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo |
| 824 | Karesi kontraŭ la haroj |
| 1171 | Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo |
| 1172 | Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo |
| 1173 | Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo |
| 1174 | Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo |
| 1175 | Kontraŭ doloro helpas bona humoro |
| 1176 | Kontraŭ faro farita ne helpas medito |
| 1177 | Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana |
| 1178 | Kontraŭ homo fiera Dio estas severa |
| 1179 | Kontraŭ kalumnio helpas nenio |
| 1180 | Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio |
| 1181 | Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo |
| 1183 | Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
| 1182 | Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas |
| 1184 | Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo |
| 1185 | Kontraŭ neesto ne helpas protesto |
| 1186 | Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas |
| 1187 | Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu |
| 1188 | Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu |
| 1190 | Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
| 1191 | Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono |
| 1192 | Kontraŭ volo de Dio helpos nenio |
| 1189 | Kontraŭstari per ĉiuj fortoj |
| 1273 | La "por" kaj la "kontraŭ" |
| 1594 | Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero |
| 1623 | Ne defendas oro kontraŭ doloro |
| 1630 | Ne ekzistas forto kontraŭ la morto |
| 1640 | Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino |
| 1663 | Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro |
| 1603 | Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola |