| 218 | Ĉerpi akvon per kribrilo |
| 261 | Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo |
| 278 | Danci laŭ ies fajfilo |
| 418 | Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas |
| 554 | Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras |
| 678 | Ĝi estas akvo al lia muelilo |
| 708 | Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo |
| 750 | Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro |
| 842 | Kia la poto, tia la kovrilo |
| 890 | Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras |
| 1016 | Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos |
| 1157 | Konscienco trankvila estas bona dormilo |
| 1204 | Kudri per fluganta kudrilo |
| 1216 | Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu |
| 1312 | Liaj flugiloj paraliziĝis |
| 1419 | Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila |
| 1571 | Muelilo haltas, muelisto eksaltas |
| 1668 | Ne iras hakilo al kolo humila |
| 1670 | Ne iru fadeno antaŭ kudrilo |
| 1749 | Ne timu tranĉilon, timu babilon |
| 1783 | Nova balailo bone balaas |
| 1840 | Ora ŝlosilo ĉion malfermas |
| 1841 | Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas |
| 1925 | Plej bona gvidilo estas la lango |
| 2036 | Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas |
| 2068 | Post morto kuracilo jam estas sen utilo |
| 2319 | Sidi kiel muso sub balailo |
| 2339 | Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras |
| 2386 | Ŝlosilo uzata ruston ne konas |
| 2407 | Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas |
| 2445 | Trafis falĉilo sur ŝtonon |
| 2446 | Trafis hakilo al ligno malmola |
| 2449 | Trafos hakilo al ligno malmola |
| 2537 | Venis tranĉilo al la gorĝo |