| Voj/o | |
|---|---|
| 742 | Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon |
| 741 | Hundo bojas, homo vojas |
| 743 | Hundo bojas, pasanto vojas |
| 797 | Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj |
| 977 | Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas |
| 1503 | Mastro en vojo servantoj en ĝojo |
| 1517 | Meti trabojn sur la vojon |
| 1967 | Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon |
| 2016 | Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima |
| 2336 | Sola vojo libera al la fundo rivera |
| 2345 | Spesmilo vojon trabatas |
| 2609 | Vojon batitan herbo ne kovras |