| 6 | Akiro kaj perdo rajdas duope |
| 194 | Bono farita ne estas perdita |
| 672 | Groŝo ŝparita neniam perdiĝas |
| 751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
| 878 | Kiel akirite, tiel perdite |
| 910 | Kio estas lernita, ne estas perdita |
| 939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 946 | Kion vi ne perdis, tion ne serĉu |
| 960 | Kiu akceptas donacon, perdas la pacon |
| 968 | Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan |
| 984 | Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon |
| 996 | Kiu fremdan avidas, propran forperdas |
| 1006 | Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon |
| 1019 | Kiu koleras, tiu perdas |
| 1053 | Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas |
| 1079 | Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon |
| 1098 | Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon |
| 1558 | Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita |
| 1882 | Peko malnova perdas pekecon |
| 1891 | Perdi la kandelon el la kapo |
| 1892 | Perdi la kuraĝon |
| 1893 | Perdi la saĝon |
| 1890 | Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono |
| 1894 | Perdinta la kapon pri haroj ne ploras |
| 1967 | Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon |
| 1972 | Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi |
| 1988 | Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon |
| 1990 | Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri |
| 2102 | Pro karta preno perdiĝis bieno |
| 2122 | Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko |
| 2103 | Prokrastita ne estas perdita |
| 2504 | Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon |