| Kovr/i | |
|---|---|
| 10 | Akvon senmovan kovras putraĵo |
| 159 | Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras |
| 335 | Difekton de naturo ne kovros veluro |
| 842 | Kia la poto, tia la kovrilo |
| 1198 | Kovri la buŝon de sia konscienco |
| 1447 | Malkovri antaŭ iu sian koron |
| 1796 | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo |
| 1865 | Paroli per vortoj kovritaj |
| 2406 | Tablo kovrita faras amikojn |
| 2586 | Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita |
| 2609 | Vojon batitan herbo ne kovras |