| 92 | Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras |
| 149 | Bastono batas, bastono resaltas |
| 369 | Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu |
| 570 | Farita ne refariĝos |
| 617 | Foriris bovido, revenis bovo |
| 627 | Forveturis azenido kaj revenis azeno |
| 628 | Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa |
| 701 | Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos |
| 702 | Ĝis la edziĝo venos resaniĝo |
| 804 | Ĵuri kaj reĵuri |
| 865 | Kia sono, tia resono |
| 856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 897 | Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
| 901 | Kio al mi sonis, tion mi resonas |
| 912 | Kio fariĝis, jam ne refariĝos |
| 949 | Kio pasis, ne revenos |
| 954 | Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos |
| 1056 | Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas |
| 1076 | Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas |
| 1087 | Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas |
| 1089 | Kiu resonis, tiu sin donis |
| 1230 | Kvitiĝas servo per reservo |
| 1416 | Maĉi kaj remaĉi |
| 1475 | Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas |
| 1653 | Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante |
| 1726 | Ne prenis pastro la donon rekaŝu sako la monon |
| 1834 | Oni prenas avide, oni redonas malrapide |
| 1835 | Oni prenas per manoj, redonas per piedoj |
| 1874 | Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas |
| 1877 | Pecon detranĉitan al la pano ne regluu |
| 1886 | Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro |
| 1934 | Plej kruela estas redono por farita bono |
| 1967 | Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon |
| 1987 | Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri |
| 2039 | Por parolo delira ne ekzistas rediro |
| 2294 | Servo postulas reservon |
| 2359 | Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu |
| 2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |
| 2544 | Vento sendita tondron reportos |
| 2557 | Vi amas preni, amu redoni |
| 2618 | Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas |