| 30 | Al hundo bastono al hom' leciono |
| 174 | Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo |
| 175 | Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj |
| 176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
| 280 | Dando el reĝa hundejo |
| 740 | Hunda vivo |
| 742 | Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon |
| 741 | Hundo bojas, homo vojas |
| 743 | Hundo bojas, pasanto vojas |
| 744 | Hundo bonrasa estas bona por ĉaso |
| 745 | Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo |
| 1010 | Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
| 1135 | Kolera kiel rabia hundo |
| 1256 | La lastan el amaso atakas la hundo |
| 1261 | La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas |
| 1385 | Li salutas profunde kaj mordas hunde |
| 1566 | Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj |
| 1619 | Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta |
| 1748 | Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan |
| 1751 | Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis |
| 1752 | Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis |
| 2634 | Oni lin konas, kiel makulharan hundon |
| 2027 | Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia |
| 2178 | Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo |
| 2179 | Saĝa hundo post la vundo |
| 2210 | Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio |
| 2240 | Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
| 2573 | Virino kolera pli ol hundo danĝera |
| 2591 | Vivi kun iu kiel hundo kun kato |