Proverboj: Vorto: Tra

Tra
232Ĉion rigardi tra sia persona vitro
402Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan
414Eĉ pinglo povas koron trapiki
482En bona ordo tra la pordo!
954Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
1582Murmuri tra la dentoj
1886Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro
1915Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
2254Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras
2345Spesmilo vojon trabatas
2454Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
2455Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
2448Traflugis anĝelo preter orelo
2450Tralavi la gorĝon
2453Trapafadi la aeron
2576Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros
2585Vivi iele-trapele
2601Vivon travivi estas art' malfacila
vidu