Temo: Ŝanĝo [Ŝ] (ĉiuj "Ŝanĝo")
| 1680 | [zam-393.01] | Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne |
| 914 | [zam-393.02] | Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
| 1735 | [zam-393.03] | Ne sama la vento blovas konstante |
| 1605 | [zam-393.04] | Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero |
| 419 | [zam-393.05] | Eĉ por plej terura tago venas vespero |
| 94 | [zam-393.06] | Ankaŭ al ni la suno eklumos |
| 93 | [zam-393.07] | Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo |
| 2534 | [zam-393.08] | Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco |
| 333 | [zam-393.09] | Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas |
| 2065 | [zam-393.10] | Post la fasto venas festo |