| 73 | Amiko de amiko estas ankaŭ amiko |
| 94 | Ankaŭ al ni la suno eklumos |
| 93 | Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo |
| 95 | Ankaŭ diablo tondron suferos |
| 96 | Ankaŭ la lupon atingos la sorto |
| 97 | Ankaŭ por diablo tondro ekzistas |
| 190 | Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu |
| 204 | Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos |
| 528 | En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo |
| 599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
| 638 | Fremdan dorson bastoni ankaŭ sian doni |
| 874 | Kie estas sufero, estas ankaŭ espero |
| 884 | Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas |
| 900 | Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos |
| 914 | Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
| 962 | Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon |
| 966 | Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan |
| 1053 | Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas |
| 1412 | Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas |
| 1522 | Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas |
| 1606 | Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto |
| 1895 | Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido |
| 2035 | Por mia mono mi ankaŭ estas barono |
| 2208 | Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti |
| 2230 | Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo |
| 2300 | Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron |
| 2305 | Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon |
| 2540 | Venos knabeto ankaŭ kun peto |