| 363 | Disputoj kondukas al malpaco |
| 365 | Disputu komence vi ne malpacos en fino |
| 545 | Estintaj amikoj plej kruele malpacas |
| 656 | Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco |
| 685 | Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco |
| 780 | Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas |
| 887 | Kie minaco, tie malpaco |
| 960 | Kiu akceptas donacon, perdas la pacon |
| 1158 | Konsento konstruas, malpaco detruas |
| 1449 | Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo |
| 1450 | Malpaculo |
| 1451 | Malpaculon ĉiu batas |
| 1475 | Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas |
| 1848 | Paca silento, ke ne blovas eĉ vento |
| 1849 | Paco al lia cindro! |
| 1955 | Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa |
| 1966 | Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci |
| 2005 | Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona |
| 2105 | Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj |
| 2296 | Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo |
| 2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |
| 2534 | Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco |