| 22 | Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu |
| 23 | Al Dio servu, diablon rezervu |
| 70 | Ameno diablon ne forpelas |
| 95 | Ankaŭ diablo tondron suferos |
| 97 | Ankaŭ por diablo tondro ekzistas |
| 238 | Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas |
| 279 | Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro |
| 333 | Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas |
| 334 | Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas |
| 341 | Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis |
| 350 | Dio ne ricevis, diablo forlevis |
| 353 | Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu |
| 499 | En infero loĝante, kun diabloj ne disputu |
| 870 | Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas |
| 1134 | Kolera kiel cento da diabloj |
| 1142 | Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1224 | Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita |
| 1425 | Malbona virino diablon superas |
| 1428 | Malbonulon diablo ne prenas |
| 1722 | Ne pentru diablon sur la muro |
| 1765 | Ne voku diablon, ĉar li povas aperi |
| 1687 | Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo |
| 2483 | Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas |
| 2606 | Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla |