| 78 | Amiko fidela estas trezoro plej bela |
| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 135 | Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
| 142 | Azenon komunan oni batas plej multe |
| 148 | Barelo malplena sonas plej laŭte |
| 170 | Bezono estas plej forta ordono |
| 217 | Ĉe plej granda fido memoru pri perfido |
| 226 | Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme |
| 233 | Ĉio sia estas plej ĉarma |
| 265 | Ĉiu por si mem estas la plej kara |
| 286 | De elekto tro multa plej malbona rezulto |
| 405 | Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas |
| 415 | Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj |
| 416 | Eĉ plej granda malbono al bono kondukas |
| 417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
| 418 | Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas |
| 419 | Eĉ por plej terura tago venas vespero |
| 425 | Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata |
| 514 | En plej alta mizero al Dio esperu |
| 544 | Estinta amiko estas plej danĝera malamiko |
| 545 | Estintaj amikoj plej kruele malpacas |
| 613 | Foresto de ofendo estas plej bona defendo |
| 644 | Frukto malpermesita estas plej bongusta |
| 709 | Hako post hako estas la plej efika atako |
| 916 | Kio kostas malmulte, kostas plej kare |
| 955 | Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite |
| 968 | Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan |
| 1062 | Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras |
| 1092 | Kiu ripetas abunde, lernas plej funde |
| 1119 | Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue |
| 1128 | Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro |
| 1156 | Konscienco senmakula estas kuseno plej mola |
| 1170 | Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa |
| 1208 | Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola |
| 1271 | La parto plej vasta venos la lasta |
| 1272 | La plej danĝera homo malbona in' en domo |
| 1267 | Langa vundo plej profunda |
| 1488 | Malsato plej bone gustigas la manĝon |
| 1547 | Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime |
| 1793 | Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron |
| 1797 | Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava |
| 1897 | Perforta amo estas plej forta malamo |
| 1925 | Plej bona gvidilo estas la lango |
| 1926 | Plej bona kuracisto estas la tempo |
| 1927 | Plej bona sprito estas silento |
| 1928 | Plej bone ridas, kiu laste ridas |
| 1929 | Plej certa laboro laboro per oro |
| 1930 | Plej danĝera malsano estas manko de saĝo |
| 1931 | Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso |
| 1932 | Plej granda potenco kuŝas en la komenco |
| 1933 | Plej juna katido musojn jam pelas |
| 1934 | Plej kruela estas redono por farita bono |
| 1935 | Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo |
| 1936 | Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa |
| 1949 | Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa |
| 1955 | Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa |
| 2005 | Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona |
| 2071 | Post vetero malbela lumas suno plej hela |
| 2088 | Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta |
| 2111 | Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela |
| 2117 | Propra sufero plej granda sur tero |
| 2126 | Pura konscienco estas plej granda potenco |
| 2128 | Rado malbona knaras plej multe |
| 2169 | Ripetado estas plej bona lernado |
| 2198 | Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta |
| 2260 | Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2335 | Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2346 | Spiko malplena plej alte sin tenas |
| 2569 | Virino batas per lango aperas vundo plej sanga |
| 2622 | Vorto sona estas plej admona |
| 2627 | Vundo sekreta doloras plej multe |