| 105 | Antaŭe intencu kaj poste komencu |
| 106 | Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas |
| 110 | Antaŭparolo liberigas de postparolo |
| 139 | Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
| 182 | Bona ideo venas post la pereo |
| 289 | De guto post guto disfalas granito |
| 313 | Depost tempo nememorebla |
| 395 | Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam |
| 469 | El post la arbo li estas bravulo |
| 684 | Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo |
| 686 | Ĝi estas mustardo post la manĝo |
| 709 | Hako post hako estas la plej efika atako |
| 951 | Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas |
| 1056 | Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas |
| 1120 | Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo |
| 1300 | Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe |
| 1423 | Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
| 1917 | Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu |
| 1948 | Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro |
| 2008 | Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo |
| 2056 | Post alkutimiĝo doloras disiĝo |
| 2057 | Post brua vento subita silento |
| 2058 | Post dolĉa vino restas acida vinagro |
| 2059 | Post domaĝo venas saĝo |
| 2060 | Post dorma trankvilo venas bona konsilo |
| 2061 | Post kolero venas favoro |
| 2062 | Post konfeso venas forgeso |
| 2063 | Post la batalo preĝo ne helpas |
| 2064 | Post la falo oni fariĝas singarda |
| 2065 | Post la fasto venas festo |
| 2066 | Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj |
| 2067 | Post mia malapero renversiĝu la tero |
| 2068 | Post morto kuracilo jam estas sen utilo |
| 2069 | Post nokta ripozo helpas la muzo |
| 2070 | Post sufero venas prospero |
| 2071 | Post vetero malbela lumas suno plej hela |
| 2177 | Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato |
| 2178 | Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo |
| 2179 | Saĝa hundo post la vundo |
| 2244 | Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
| 2526 | Valoron de objekto ni ekkonas post difekto |
| 2533 | Venas prudento post la ĝusta momento |
| 2534 | Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco |