| 105 | Antaŭe intencu kaj poste komencu |
| 255 | Ĉiu komenco estas malfacila |
| 365 | Disputu komence vi ne malpacos en fino |
| 780 | Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas |
| 914 | Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
| 1020 | Kiu komencas juĝon, iras sub jugon |
| 1021 | Kiu komencas tro frue, finas malfrue |
| 1022 | Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro |
| 1138 | Komenca inklino daŭras ĝis la fino |
| 1139 | Komenci de Adamo |
| 1142 | Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1143 | Komenci per flato kaj fini per bato |
| 1140 | Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj |
| 1141 | Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso |
| 1144 | Komenco Aprila trompo facila |
| 1145 | Komenco bona laboro duona |
| 1580 | Multe komencite, malmulte plenumite |
| 1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
| 1932 | Plej granda potenco kuŝas en la komenco |
| 2127 | Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo |