Proverbaro esperanta: Temo: Sameco

830 [zam-518.05] Kia ago, tia pago
839 [zam-518.03] Kia la birdo, tia la kaĝo
840 [zam-518.04] Kia la homo, tia lia nomo
841 [zam-518.02] Kia la kapo, tia la ĉapo
842 [zam-518.01] Kia la poto, tia la kovrilo
866 [zam-1044.02] Kia sufloro, tia aktoro
868 [zam-1044.05] Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras
882 [zam-518.06] Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
1131 [zam-1044.04] Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto
1138 [zam-1044.03] Komenca inklino daŭras ĝis la fino
2194 [zam-1044.01] Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj