| 50 | Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo |
| 137 | Aŭskulti kiel ĥinan predikon |
| 145 | Barakti kiel fiŝo ekster la akvo |
| 150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
| 175 | Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj |
| 209 | Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo |
| 210 | Certe, kiel duoble du kvar |
| 228 | Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero |
| 251 | Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras |
| 258 | Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas |
| 270 | Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas |
| 271 | Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas |
| 277 | Danci kiel kato ĉirkaŭ poto |
| 437 | Eksplodema kiel pulvo |
| 438 | Eksplodis kiel pulvo |
| 604 | Flamiĝema kiel ligno rezina |
| 606 | Flugema kiel vento |
| 652 | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
| 684 | Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo |
| 694 | Ĝi glitas de li kiel pizo de muro |
| 696 | Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto |
| 700 | Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila |
| 704 | Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron |
| 721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
| 748 | Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo |
| 778 | Juĝanto decidas, kiel li vidas |
| 817 | Kaptu lin kiel forflugintan venton |
| 878 | Kiel akirite, tiel perdite |
| 879 | Kiel li meritis, tiel li profitis |
| 880 | Kiel oni sternas, tiel oni dormas |
| 882 | Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas |
| 883 | Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas |
| 881 | Kiel oni, tiel ĉe ni |
| 925 | Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas |
| 1134 | Kolera kiel cento da diabloj |
| 1135 | Kolera kiel rabia hundo |
| 1218 | Kuradi kiel venenita muso |
| 1224 | Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita |
| 1321 | Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto |
| 1326 | Li estas flamiĝema kiel rezina ligno |
| 1329 | Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento |
| 1360 | Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon |
| 1384 | Li saltas gracie, kiel urso ebria |
| 1394 | Li tremas kiel aŭtuna folio |
| 1398 | Li vivas sur la tero kiel en infero |
| 1400 | Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara |
| 1421 | Malaperis kiel ŝtono en maron |
| 1422 | Malaperis kiel vaporo |
| 1460 | Malriĉa kiel muso preĝeja |
| 1466 | Malsaĝa kiel ŝtipo |
| 1474 | Malsaĝulo kiel tamburo kiu pasas, lin batas |
| 1511 | Mensogas kiel funebra parolo |
| 2632 | Mensogas kiel gazeto |
| 2633 | Mensogas kiel kalendaro |
| 1550 | Mola kiel vakso |
| 1763 | Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas |
| 1794 | Obstina kiel kapro |
| 1828 | Oni lin konas, kiel blankan lupon |
| 2634 | Oni lin konas, kiel makulharan hundon |
| 2635 | Oni lin konas, kiel malbonan moneron |
| 2082 | Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas |
| 2156 | Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido |
| 2160 | Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas |
| 2164 | Rigardaĉi kiel bovido |
| 2190 | Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero |
| 2223 | Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo |
| 2319 | Sidi kiel muso sub balailo |
| 2320 | Sidi kiel sur pingloj |
| 2352 | Stari por iu kiel muro kaj turo |
| 2478 | Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro |
| 2489 | Turniĝadi kiel serpento |
| 2493 | Tute libera, kiel birdo aera |
| 2546 | Vera kiel vorto de profeto |
| 2587 | Vivi kiel ĉe la brusto de Dio |
| 2588 | Vivi kiel kuko en butero |
| 2591 | Vivi kun iu kiel hundo kun kato |
| 2619 | Vorto donita estas kiel leĝo |