| 383 | Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn |
| 830 | Kia ago, tia pago |
| 860 | Kia pago, tia ago |
| 959 | Kiu agas afable, vivas agrable |
| 972 | Kiu bone agas, timi ne bezonas |
| 999 | Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte |
| 1025 | Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe |
| 1153 | Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago |
| 1289 | Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo |
| 1708 | Nenia ago fariĝas sen pago |
| 1989 | Pli facile estas regi ol agi |
| 2018 | Por ĉiu ago venas la tempo de pago |
| 2019 | Por ĉiu ago venos tempo de pago |
| 2094 | Pripensu malrapide kaj agu decide |
| 2268 | Senkonscie vi agis, konscie vi pagos |
| 2620 | Vortojn ŝparu, agojn faru |