| 140 | Avarulo pagas duoble |
| 290 | De kantado senpaga doloras la gorĝo |
| 452 | El fremda poŝo oni pagas facile |
| 473 | Eminenta ŝuldanto, malbona paganto |
| 726 | Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos |
| 830 | Kia ago, tia pago |
| 860 | Kia pago, tia ago |
| 987 | Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon |
| 1078 | Kiu pekis, tiu pagas |
| 1094 | Kiu rompis, tiu pagu |
| 1275 | Larmoj ŝuldon ne pagas |
| 1356 | Li havis viandon, mi havis nur oston li havis la ĝuon, mi pagis la koston |
| 1497 | Mano pekis, dorso pagas |
| 1708 | Nenia ago fariĝas sen pago |
| 1811 | Okulo ne vidis pagu la sako |
| 1831 | Oni ne pagas per gloro al sia tajloro |
| 1851 | Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj |
| 1852 | Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo |
| 1853 | Pagi por fremda festeno |
| 1854 | Pagi sen partopreno por fremda festeno |
| 1855 | Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto |
| 1856 | Pagos lupo por la ŝafo |
| 1888 | Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo |
| 2018 | Por ĉiu ago venas la tempo de pago |
| 2019 | Por ĉiu ago venos tempo de pago |
| 2286 | Se okulo ne vidis, pagas la poŝo |
| 2268 | Senkonscie vi agis, konscie vi pagos |
| 2278 | Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon |
| 2401 | Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas |
| 2420 | Tempo prenas, tempo pagas |