| 421 | Eĉ signo ne restis, kie urbo estis |
| 554 | Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras |
| 868 | Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras |
| 869 | Kie dento doloras, tien iras la lango |
| 870 | Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas |
| 871 | Kie estas harmonio, estas beno de Dio |
| 872 | Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas |
| 873 | Kie estas pano, ne mankas panpecetoj |
| 874 | Kie estas sufero, estas ankaŭ espero |
| 875 | Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas |
| 876 | Kie jukas, tie ni gratas |
| 877 | Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu |
| 884 | Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas |
| 885 | Kie maldike, tie rompiĝas |
| 886 | Kie mi disponas, tie mi ordonas |
| 887 | Kie minaco, tie malpaco |
| 889 | Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble |
| 892 | Kie pano estas, tie musoj ne mankas |
| 893 | Kie regas konkordo, regas ordo |
| 894 | Kie regas la forto, tie rajto silentas |
| 895 | Kie regas virino, malbona estas la fino |
| 897 | Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
| 898 | Kie timo, tie honto |
| 888 | Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas |
| 890 | Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras |
| 891 | Kien vi vin turnos, ĉie malbone |
| 967 | Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas |
| 1296 | Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras |
| 1362 | Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas |
| 1386 | Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron |
| 1315 | Liberulo iras, kien li deziras |
| 2173 | Romo estas tie, kie estas la papo |
| 2250 | Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon |
| 2338 | Sonorado al li venas, sed de kie li ne komprenas |