| 40 | Al koro penetro per okula fenestro |
| 65 | Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo |
| 133 | Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo |
| 164 | Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo |
| 218 | Ĉerpi akvon per kribrilo |
| 413 | Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos |
| 432 | Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo |
| 471 | Eltrinki per unu tiro |
| 749 | Ili vivas per unu animo en du korpoj |
| 805 | Ĵuri per la barbo de l' profeto |
| 923 | Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas |
| 917 | Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas |
| 928 | Kion Dio ne donis, perforte ne postulu |
| 929 | Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu |
| 975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
| 1043 | Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto |
| 1088 | Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj |
| 1129 | Klopodi sen limo per korpo kaj animo |
| 1142 | Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1143 | Komenci per flato kaj fini per bato |
| 1140 | Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj |
| 1189 | Kontraŭstari per ĉiuj fortoj |
| 1204 | Kudri per fluganta kudrilo |
| 1230 | Kvitiĝas servo per reservo |
| 1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
| 1366 | Li minacas per fingro en la poŝo |
| 1534 | Minaci per pugno en la poŝo |
| 1608 | Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo |
| 1677 | Ne karesu per mano, sed karesu per pano |
| 1766 | Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte |
| 1792 | Nutri per promesoj |
| 1817 | Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo |
| 1820 | Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido |
| 1821 | Oni elbatas kojnon per kojno |
| 1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
| 1831 | Oni ne pagas per gloro al sia tajloro |
| 1835 | Oni prenas per manoj, redonas per piedoj |
| 1862 | Parenco per Adamo |
| 1865 | Paroli per vortoj kovritaj |
| 1889 | Per bezono venas mono |
| 1896 | Per eraro ne praviĝas la faro |
| 1898 | Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero |
| 1899 | Per kio la veto? |
| 1900 | Per la kapo malsupren |
| 1901 | Per lango flatas, per mano batas |
| 1902 | Per lerta admono alfluas la mono |
| 1903 | Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso |
| 1904 | Per mono eĉ silento fariĝas elokvento |
| 1905 | Per mono, ne per mano punu vilaĝanon |
| 1906 | Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu |
| 1907 | Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro |
| 1908 | Per pacienco venas scienco |
| 1909 | Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas |
| 1910 | Per promesoj estas pavimita la infero |
| 1911 | Per tro multa varto malboniĝas la farto |
| 1912 | Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras |
| 1913 | Per vorto ĝentila ĉio estas facila |
| 1890 | Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono |
| 1897 | Perforta amo estas plej forta malamo |
| 1929 | Plej certa laboro laboro per oro |
| 1944 | Plenumiĝis la tasko per granda fiasko |
| 2167 | Rigardi per ambaŭ okuloj |
| 2168 | Rigardu per ambaŭ okuloj! |
| 2263 | Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto |
| 2351 | Stari per unu piedo en la tombo |
| 2360 | Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro |
| 2423 | Teni iun per fera mano |
| 2427 | Tie iras fumo per densaj nuboj |
| 2442 | Trafi du celojn per unu ŝtono |
| 2443 | Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon |
| 2444 | Trafi per la vizaĝo en koton |
| 2520 | Urson al mielo oni ne tiras per orelo |
| 2569 | Virino batas per lango aperas vundo plej sanga |
| 2595 | Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" |