Proverboj: Vorto: Saĝ/a

Saĝ/a
51Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono
120Atakis lin horo malsaĝa
141Azen' al azeno riproĉas malsaĝon
146Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis
164Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo
166Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo
187Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas
251Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras
267Ĉiu propran saĝon posedas
281Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj
356Dio puni deziras, li la saĝon fortiras
395Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
396Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas
409 malsaĝulon sperto instruos
485En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo
511En mizero saĝulo estas malsaĝa
546Estis la tempo, ni ne komprenispasis la tempo, la saĝ' al ni venis
550Estu saĝa homo en via propra domo
576Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas
599Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo
628Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa
629France saĝa, angle sovaĝa
670Griza barbo saĝon ne atestas
813Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas
848Kiam havo malaperis, saĝo aperis
854Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo
944Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas
1025Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe
1086Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
1095Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas
1125Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas
1128Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro
1136Kolero montras malsaĝulon
1148Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko
1199Kresko mamuta, sed saĝo liliputa
1270Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas
1304Lernu juna, por esti saĝa maljuna
1370Li ne estas el la grandaj saĝuloj
1446Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj
1466Malsaĝa kiel ŝtipo
1467Malsaĝo estas najbaro de mizero
1468Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas
1469Malsaĝulo de ĉiuj flankoj
1470Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon
1471Malsaĝulo en foiro estas bona akiro
1473Malsaĝulo kaj infano parolas la veron
1474Malsaĝulo kiel tamburokiu pasas, lin batas
1475Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas
1476Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas
1479Malsaĝulo ofte estas profeto
1480Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos
1481Malsaĝulo venas, komercisto festenas
1472Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
1477Malsaĝulon favoras feliĉo
1478Malsaĝulon oni batas en la preĝejo
1531Mi lin liberigis, li min saĝigis
1608Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
1796Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo
1799Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas
1800Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas
1802Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe
1813Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo
1820Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido
1893Perdi la saĝon
1930Plej danĝera malsano estas manko de saĝo
1936Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa
1956Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko
1994Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo
2033Por malsaĝulo bastonopor saĝulo leciono
2047Por saĝulo sufiĉas aludo
2059Post domaĝo venas saĝo
2101Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj
2177Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato
2178Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo
2179Saĝa hundo post la vundo
2180Saĝa kapo duonvorton komprenas
2181Saĝa scias, kion li dirasmalsaĝa diras, kion li scias
2182Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
2183Saĝo abunda, sed ne profunda
2184Saĝo barbon ne atendas
2185Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion
2251Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius
2307Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon
2276Sen mono oni estas nulo, kun monosaĝulo
2343Sperto saĝon akrigas
2419Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas
2514Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj
2548Vergo doloras, sed saĝon ellaboras
2572Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan
vidu