| 525 | En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo |
| 559 | Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas |
| 765 | Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo |
| 931 | Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas |
| 944 | Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas |
| 1006 | Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon |
| 1087 | Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas |
| 1260 | La lumo por vero ofte estas danĝero |
| 1434 | Malfeliĉo malofte venas sole |
| 1479 | Malsaĝulo ofte estas profeto |
| 1591 | Ne atendita, ne esperita ofte venas subite |
| 1710 | Neniam atendita ofte venas subite |
| 1795 | Ofta festo, malplena kesto |
| 1796 | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo |
| 1797 | Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava |
| 1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
| 1799 | Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas |
| 1800 | Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas |
| 1801 | Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas |
| 1802 | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe |
| 2122 | Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko |
| 2255 | Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto |
| 2341 | Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas |