| 40 | Al koro penetro per okula fenestro |
| 87 | Amo pli kora, disiĝo pli dolora |
| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 169 | Belecon taksas ne okulo sed koro |
| 299 | De l' koro spegulo estas la okulo |
| 381 | Doto koron ne varmigas |
| 414 | Eĉ pinglo povas koron trapiki |
| 427 | Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro |
| 483 | En buŝo Biblio, en koro malpio |
| 556 | Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 609 | For de l' okuloj, for de la koro |
| 657 | Granda doto kaj oro, sed mankas la koro |
| 675 | Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro |
| 906 | Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas |
| 913 | Kio iras el koro, venas al koro |
| 922 | Kiom da koroj, tiom da voloj |
| 926 | Kiom la koro deziras |
| 932 | Kion koro portas, vizaĝo raportas |
| 933 | Kion koro sentas, lango prezentas |
| 1195 | Koro pleniĝas lango moviĝas |
| 1196 | Koro tro plena buŝo parolas |
| 1269 | Lango miela, sed koro kruela |
| 1380 | Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo |
| 1447 | Malkovri antaŭ iu sian koron |
| 1524 | Mielo sur lango, kaj glacio en koro |
| 1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
| 2023 | Por fremda koro ne ekzistas esploro |
| 2080 | Preĝu kore kaj laboru fervore |
| 2124 | Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas |
| 2175 | Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron |
| 2224 | Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas |
| 2285 | Se okulo ne vidas, koro ne avidas |
| 2429 | Tien okuloj iras, kion la koro deziras |
| 2608 | Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo |