| 110 | Antaŭparolo liberigas de postparolo |
| 309 | De parolo ĝis faro estas tre malproksime |
| 493 | En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu |
| 665 | Granda parolisto estas duba faristo |
| 666 | Granda parolisto, malgranda faristo |
| 667 | Granda parolo, sed malgranda volo |
| 761 | Inter generaloj parolu pri bataloj |
| 979 | Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas |
| 1051 | Kiu multe parolas, malamikon konsolas |
| 1052 | Kiu multe parolas, ne multe faras |
| 1196 | Koro tro plena buŝo parolas |
| 1378 | Li parolas sen senco kaj sen interligo |
| 1473 | Malsaĝulo kaj infano parolas la veron |
| 1511 | Mensogas kiel funebra parolo |
| 1514 | Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas |
| 1563 | Montras parolo, kion cerbo valoras |
| 1692 | Ne kredu al parolo sen propra kontrolo |
| 1863 | Parolanto semas, aŭdanto rikoltas |
| 1864 | Paroli dolĉe en la orelon |
| 1865 | Paroli per vortoj kovritaj |
| 1866 | Paroli sensencaĵon |
| 1867 | Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo |
| 1868 | Parolo estas arĝento, oron similas silento |
| 1869 | Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj |
| 1909 | Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas |
| 1920 | Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu |
| 2039 | Por parolo delira ne ekzistas rediro |
| 2170 | Ripetata parolo pri la sama titolo |
| 2308 | Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos |
| 2326 | Silentu donante, parolu ricevante |
| 2443 | Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon |