| 129 | Atingi la vesperon de sia vivo |
| 274 | Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento |
| 298 | De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo |
| 369 | Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu |
| 394 | Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno |
| 468 | Elpeli iun el la mondo de la vivuloj |
| 656 | Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco |
| 733 | Homo lernas la tutan vivon |
| 740 | Hunda vivo |
| 749 | Ili vivas per unu animo en du korpoj |
| 867 | Kia vivo, tia morto |
| 959 | Kiu agas afable, vivas agrable |
| 988 | Kiu dormas longe, vivas mallonge |
| 1122 | Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo |
| 1123 | Kiu vivas trankvile, vivas facile |
| 1124 | Kiu vivos, tiu vidos |
| 1291 | La vivo staras sur la karto |
| 1397 | Li vivas en ĝuo kaj bruo |
| 1398 | Li vivas sur la tero kiel en infero |
| 1515 | Metio lacigas, metio vivigas |
| 1569 | Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon |
| 1700 | Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto |
| 1763 | Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas |
| 1785 | Nova stato nova vivo |
| 1802 | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe |
| 1838 | Oni vivas ne kun mono, sed kun persono |
| 1875 | Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj |
| 2252 | Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas |
| 2266 | Senfortuloj longe vivas |
| 2278 | Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon |
| 2397 | Ŝuldo havas longan vivon |
| 2457 | Treni sian vivon de mizero al mizero |
| 2503 | Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas |
| 2558 | Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu |
| 2579 | Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras |
| 2581 | Vivi de estontaj enspezoj |
| 2582 | Vivi de ŝparita kaso |
| 2583 | Vivi emerite |
| 2584 | Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro |
| 2585 | Vivi iele-trapele |
| 2586 | Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita |
| 2587 | Vivi kiel ĉe la brusto de Dio |
| 2588 | Vivi kiel kuko en butero |
| 2589 | Vivi kun iu en fido kaj konfido |
| 2590 | Vivi kun iu en intima amikeco |
| 2591 | Vivi kun iu kiel hundo kun kato |
| 2592 | Vivi larĝe kaj lukse |
| 2593 | Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj |
| 2594 | Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere |
| 2595 | Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" |
| 2596 | Vivi sate kaj glate |
| 2597 | Vivis puninde, mortis ridinde |
| 2598 | Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas |
| 2599 | Vivo modera estas vivo sendanĝera |
| 2602 | Vivo sen modero kondukas al mizero |
| 2600 | Vivon privatan kaŝu la muroj |
| 2601 | Vivon travivi estas art' malfacila |
| 2603 | Vivu mizere, sed vivu libere! |
| 2605 | Vivu stomako laŭ stato de l' sako |
| 2604 | Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu |
| 2630 | Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian |