| 159 | Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras |
| 473 | Eminenta ŝuldanto, malbona paganto |
| 585 | Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso |
| 987 | Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon |
| 1106 | Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas |
| 1275 | Larmoj ŝuldon ne pagas |
| 1353 | Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo |
| 1388 | Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj |
| 1402 | Longa dormado ŝuldojn kreskigas |
| 1486 | Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas |
| 1715 | Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
| 1855 | Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto |
| 2152 | Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu |
| 2396 | Ŝuldo estas unua heredanto |
| 2397 | Ŝuldo havas longan vivon |
| 2399 | Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj |
| 2400 | Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas |
| 2401 | Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas |
| 2402 | Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas |
| 2398 | Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj |
| 2403 | Ŝuldon tempo ne kuracas |