| Nenia | |
|---|---|
| 589 | Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo |
| 1171 | Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo |
| 1708 | Nenia ago fariĝas sen pago |
| 1709 | Nenia konstruo povas esti sen bruo |
| 1711 | Nenia peketo restas longe sekreto |
| 1712 | Nenia peno nek provo donos lakton de bovo |
| 2000 | Pli valoras faro nenia, ol faro malbona |
| 2042 | Por peko senkonscia puno nenia |
| 2217 | Se decidos la sorto, helpos nenia forto |
| 2470 | Tro da metioj profitoj neniaj |
| vidu | |