| 86 | Amo kaj puno loĝas komune |
| 134 | Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon |
| 176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
| 186 | Bona puno por malbona peno |
| 292 | De kiu la kulpo, por tiu la puno |
| 293 | Deko da pekoj, unu la puno |
| 355 | Dio punas laŭ la fortoj |
| 356 | Dio puni deziras, li la saĝon fortiras |
| 781 | Ju homo pli fiera, des puno pli severa |
| 1209 | Kune kaptite, kune punite |
| 1676 | Ne kaptita ne punita |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1905 | Per mono, ne per mano punu vilaĝanon |
| 2042 | Por peko senkonscia puno nenia |
| 2075 | Prave punite laŭmerite |
| 2124 | Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas |
| 2256 | Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas |
| 2597 | Vivis puninde, mortis ridinde |