| 69 | Ambaŭ floroj de samaj valoroj |
| 181 | Bona gloro pli valoras ol oro |
| 315 | De sama koloro, de sama valoro |
| 509 | En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro |
| 586 | Festotaga laboro estas sen valoro |
| 835 | Kia estas via laboro, tia estas via valoro |
| 927 | Kio multe kostas, multe valoras |
| 939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 1000 | Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras |
| 1039 | Kiu mem sin adoras, nenion valoras |
| 1062 | Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras |
| 1206 | Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras |
| 1248 | La felo tanadon ne valoras |
| 1259 | La ludo kandelon ne valoras |
| 1283 | La tuta ludo ne valoras kandelon |
| 1300 | Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe |
| 1563 | Montras parolo, kion cerbo valoras |
| 1753 | Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras |
| 1754 | Ne valoras bofilo, kiam mortis filino |
| 1755 | Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro |
| 1756 | Ne valoras la faro la koston de l' preparo |
| 1814 | Oni batas la oron, por provi ĝian valoron |
| 2000 | Pli valoras faro nenia, ol faro malbona |
| 2001 | Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento |
| 2002 | Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo |
| 2003 | Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito |
| 2004 | Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto |
| 2005 | Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona |
| 2006 | Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo |
| 2007 | Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco |
| 2008 | Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo |
| 2009 | Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita |
| 2014 | Popola kutimo havas valoron de leĝo |
| 2107 | Promesita trezoro estas sen valoro |
| 2329 | Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras |
| 2360 | Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro |
| 2361 | Suferinto pli valoras, ol lerninto |
| 2417 | Temp' estas valoro simile al oro |
| 2482 | Tro rapida laboro, tro malgranda valoro |
| 2495 | Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj |
| 2513 | Unu pasero alian valoras |
| 2525 | Valoras ne la vesto, valoras la enesto |
| 2526 | Valoron de objekto ni ekkonas post difekto |
| 2567 | Virina ploro sen valoro |