| 3 | Agrabla estas gasto, se ne longe li restas |
| 156 | Bato de patrino ne longe doloras |
| 193 | Bongusta peco longe ne atendas |
| 347 | Dio longe paciencas, sed severe rekompencas |
| 424 | Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas |
| 430 | Edziĝo tro momenta estas longapenta |
| 988 | Kiu dormas longe, vivas mallonge |
| 1337 | Li foriris kun longa nazo |
| 1402 | Longa dormado ŝuldojn kreskigas |
| 1403 | Longa konsidero savas de sufero |
| 1404 | Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas |
| 1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
| 1490 | Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam |
| 1699 | Ne longe sinjora daŭras favoro |
| 1731 | Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido |
| 1711 | Nenia peketo restas longe sekreto |
| 2031 | Por longa malsano kurac' estas vana |
| 2266 | Senfortuloj longe vivas |
| 2397 | Ŝuldo havas longan vivon |
| 2475 | Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo |
| 2476 | Tro longa sufero malgranda espero |
| 2528 | Vazo rompita longe sin tenas |
| 2572 | Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan |