| 25 | Al farun' malbonspeca ne helpos la spico |
| 27 | Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
| 38 | Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas |
| 51 | Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono |
| 60 | Al protekto kaj forto helpas la sorto |
| 589 | Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo |
| 696 | Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto |
| 722 | Helpas krako kontraŭ atako |
| 780 | Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas |
| 849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 889 | Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble |
| 1023 | Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas |
| 1175 | Kontraŭ doloro helpas bona humoro |
| 1176 | Kontraŭ faro farita ne helpas medito |
| 1179 | Kontraŭ kalumnio helpas nenio |
| 1181 | Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo |
| 1185 | Kontraŭ neesto ne helpas protesto |
| 1192 | Kontraŭ volo de Dio helpos nenio |
| 1295 | Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas |
| 1572 | Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto |
| 1662 | Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono |
| 1663 | Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro |
| 1664 | Ne helpas ploro al doloro |
| 1665 | Ne helpas spegulo al malbelulo |
| 1681 | Nek helpeble, nek konsileble |
| 1826 | Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas |
| 1861 | Parenc' al parenco ne malhelpas intence |
| 1994 | Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo |
| 2063 | Post la batalo preĝo ne helpas |
| 2069 | Post nokta ripozo helpas la muzo |
| 2217 | Se decidos la sorto, helpos nenia forto |
| 2220 | Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos |
| 2244 | Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
| 2536 | Venis mizero helpu min, frato; pasis mizero for, malamato |