| 368 | Donacetoj subtenas amikecon |
| 385 | Dronanto eĉ herbeton kaptas avide |
| 443 | Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu |
| 444 | Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu |
| 521 | En sia dometo li estas atleto |
| 662 | Granda nubo, eta pluvo |
| 721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
| 746 | Iafoje oni devas okulon fermeti |
| 873 | Kie estas pano, ne mankas panpecetoj |
| 1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
| 1441 | Malgranda birdeto, sed akra ungeto |
| 1621 | Ne ĉiu papereto estas banka bileto |
| 1711 | Nenia peketo restas longe sekreto |
| 1716 | Neniu estas profeto en sia urbeto |
| 1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
| 2038 | Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas |
| 2111 | Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela |
| 2131 | Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu |
| 2171 | Riveretoj fluas al riveroj |
| 2174 | Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto |
| 2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
| 2435 | Tio estas lia amata ĉevaleto |
| 2540 | Venos knabeto ankaŭ kun peto |