| 57 | Al posedanto de metio mankas nenio |
| 130 | Aŭ ĉio, aŭ nenio |
| 254 | Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio |
| 307 | De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos |
| 390 | Du manoj faras ĉion, sed unu nenion |
| 661 | Granda kranio, sed interne nenio |
| 952 | Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio |
| 918 | Kiom ajn vi penos, nenio elvenos |
| 990 | Kiu elektas tro multe, ricevas nenion |
| 1007 | Kiu havas nenion, estas nenio |
| 1009 | Kiu hontas nenion, ne timas Dion |
| 1028 | Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras kiu mem ne penas, nenio al li venas |
| 1039 | Kiu mem sin adoras, nenion valoras |
| 1054 | Kiu multon deziras, nenion akiras |
| 1062 | Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras |
| 1111 | Kiu tro alte svingas, nenion atingas |
| 1113 | Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas |
| 1114 | Kiu tro multe deziras, nenion akiras |
| 1179 | Kontraŭ kalumnio helpas nenio |
| 1192 | Kontraŭ volo de Dio helpos nenio |
| 1206 | Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras |
| 1270 | Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas |
| 1452 | Malplaĉas nenio, se taksas pasio |
| 1528 | Mi hejme sidis, nenion vidis |
| 1558 | Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita |
| 1578 | Multe en kapo, sed nenio en poŝo |
| 1715 | Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
| 1952 | Pli bona estas io, ol nenio |
| 1960 | Pli bona io ol nenio |
| 2037 | Por nenio oni faras nenion |
| 2092 | Pri nenio oni povas ĵuri |
| 2145 | Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti |
| 2210 | Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio |
| 2214 | Se brulas nenio, fumo ne iras |
| 2347 | Sprita vorto tentas, nenion atentas |
| 2430 | Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros |
| 2471 | Tro elektema ricevas nenion |
| 2628 | Zorgu pri vi, kaj nenion pli |