| 70 | Ameno diablon ne forpelas |
| 231 | Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas |
| 302 | De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo |
| 311 | De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro |
| 341 | Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis |
| 350 | Dio ne ricevis, diablo forlevis |
| 356 | Dio puni deziras, li la saĝon fortiras |
| 360 | Diris kaj foriris |
| 484 | En ĉeesto amata, en forest' insultata |
| 501 | En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas |
| 513 | Enpakiĝu kaj foriĝu |
| 589 | Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo |
| 609 | For de l' okuloj, for de la koro |
| 612 | For el la manoj for el kalkulo |
| 618 | For konscienco, venos potenco |
| 615 | For! |
| 610 | Fordoni anseron, por ricevi paseron |
| 611 | Fordormi la okazon |
| 613 | Foresto de ofendo estas plej bona defendo |
| 614 | Forfluu infano kune kun la bano |
| 2631 | Forigu lin! |
| 617 | Foriris bovido, revenis bovo |
| 619 | Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo |
| 620 | Formeti en arĥivon |
| 621 | Formeti ĝis la grekaj kalendoj |
| 622 | Formeti la aferon en la keston de forgeso |
| 623 | Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! |
| 624 | Forsavis sian korpon kaj animon |
| 627 | Forveturis azenido kaj revenis azeno |
| 628 | Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa |
| 654 | Gasto tro petata foriras malsata |
| 771 | Iri for en bona hor' |
| 817 | Kaptu lin kiel forflugintan venton |
| 849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 950 | Kio pasis, nin forlasis |
| 978 | Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere |
| 996 | Kiu fremdan avidas, propran forperdas |
| 1022 | Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro |
| 1076 | Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas |
| 1217 | Kun vero severa komercaĵo forvelkos |
| 1250 | La forestanto ĉiam estas malprava |
| 1245 | Laboro ne estas leporo ĝi haltos, ne forsaltos |
| 1337 | Li foriris kun longa nazo |
| 1338 | Li forpelis siajn piedojn |
| 1377 | Li pafis sin for |
| 1308 | Lia animo forkuris en la pinton de la piedo |
| 1437 | Malfeliĉo venas rajde, foriras piede |
| 1483 | Malsano venas rapide, foriras rigide |
| 1596 | Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan |
| 1661 | Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas |
| 1721 | Ne pelu tiun, kiu mem forkuras |
| 1813 | Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo |
| 1859 | Pano estas alportita, korbo estu forĵetita |
| 1872 | Pasinta doloro for el memoro |
| 1966 | Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci |
| 2050 | Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston |
| 2123 | Prunto amikon forpelas |
| 2226 | Se forestas la suno, sufiĉas la luno |
| 2244 | Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
| 2252 | Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas |
| 2337 | Sonĝo teruras, sonĝo forkuras |
| 2410 | Tago festa for aferoj |
| 2536 | Venis mizero helpu min, frato; pasis mizero for, malamato |