| 450 | El flamo sin eltiris, en fajron eniris |
| 556 | Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 555 | Fajron estingas akvo, pekon pardono |
| 875 | Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas |
| 1022 | Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro |
| 1379 | Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn |
| 1632 | Ne ekzistas fumo sen fajro |
| 1650 | Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas |
| 1751 | Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis |
| 2160 | Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas |
| 2264 | Sen fajro ne brulas eĉ pajlo |
| 2461 | Tro akra fajro estas sen daŭro |