| 53 | Almozoj ne malriĉigas |
| 108 | Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon |
| 110 | Antaŭparolo liberigas de postparolo |
| 117 | Aranĝite, ordigite |
| 187 | Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas |
| 183 | Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas |
| 202 | Bruligi al si la lipharojn |
| 252 | Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj |
| 304 | Demando ne kostas, demando ne devigas |
| 352 | Dion kolerigis, homojn ridigis |
| 364 | Disputo kredigas, sed ne certigas |
| 371 | Donado de almozoj neniam malriĉigas |
| 381 | Doto koron ne varmigas |
| 415 | Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj |
| 426 | Edzigu filon, kiam vi volas edzinigu filinon, kiam vi povas |
| 441 | Ekzameni ne devigas preni |
| 493 | En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu |
| 576 | Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas |
| 594 | Finita kaj glatigita |
| 2631 | Forigu lin! |
| 641 | Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas |
| 755 | Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado |
| 808 | Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas |
| 975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
| 1034 | Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn |
| 1093 | Kiu rompis la glason, ordigu la kason |
| 1118 | Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas |
| 1155 | Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas |
| 1168 | Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas |
| 1169 | Kontentigi la katon kaj kune la raton |
| 1205 | Kuiriston vaporo satigas |
| 1240 | Laboro fortigas, ripozo putrigas |
| 1244 | Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas |
| 1298 | Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas |
| 1316 | Li bruligis al si la lipharojn |
| 1386 | Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron |
| 1402 | Longa dormado ŝuldojn kreskigas |
| 1429 | Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango |
| 1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
| 1475 | Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas |
| 1486 | Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas |
| 1488 | Malsato plej bone gustigas la manĝon |
| 1498 | Marĉandado aĉeti ne devigas |
| 1499 | Marĉando aĉeti ne devigas |
| 1515 | Metio lacigas, metio vivigas |
| 1531 | Mi lin liberigis, li min saĝigis |
| 1535 | Minacoj ne mortigas |
| 1546 | Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas |
| 1599 | Ne beligas loko homon, sed homo la lokon |
| 1650 | Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas |
| 1701 | Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj |
| 1601 | Nebuligi al iu la okulojn |
| 1602 | Nebuligi la okulojn |
| 1737 | Nesciado de leĝo neniun pravigas |
| 1777 | Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas |
| 1772 | Nigran kornikon sapo ne blankigos |
| 1819 | Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo |
| 1842 | Ordigi al iu la kapon |
| 1943 | Plendoj stomakon ne plenigas |
| 1965 | Pli bone estas enviigi, ol kompatigi |
| 2027 | Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia |
| 2028 | Por kapti ezokon, bongustigu la hokon |
| 2036 | Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas |
| 2043 | Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu |
| 2051 | Por ŝafo tondita Dio venton moderigas |
| 2109 | Promeso ne satigas |
| 2157 | Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo |
| 2160 | Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas |
| 2165 | Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri |
| 2189 | Sakon kun truo vi neniam plenigos |
| 2198 | Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta |
| 2218 | Se devigas neceso, faru kun kareso |
| 2272 | Senlanigu, sed ne senfeligu |
| 2273 | Senlanigu, sed ne senhaŭtigu |
| 2279 | Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon |
| 2343 | Sperto saĝon akrigas |
| 2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |
| 2438 | Tondro kampulon memorigas pri Dio |
| 2477 | Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
| 2483 | Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas |
| 2506 | Unu guto plenigas la glason |
| 2507 | Unu hako kverkon ne faligas |
| 2516 | Unu sola guto la glason plenigas |
| 2552 | Vespero lacigas, mateno freŝigas |
| 2562 | Vi min manĝigos, mi vin trinkigos |
| 2580 | Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton |
| 2621 | Vortoj sakon ne plenigas |