| 49 | Al malriĉulo infanoj ne mankas |
| 50 | Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo |
| 53 | Almozoj ne malriĉigas |
| 135 | Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
| 297 | De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento |
| 303 | De malriĉula manĝo ni guston ne scias |
| 305 | De manĝo malriĉula ni guston ne scias |
| 371 | Donado de almozoj neniam malriĉigas |
| 575 | Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas |
| 578 | Feliĉo kaj riĉo envion elvokas |
| 705 | Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu |
| 997 | Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas |
| 1001 | Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas |
| 1090 | Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas |
| 1106 | Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas |
| 1167 | Kontenteco estas pli bona ol riĉeco |
| 1170 | Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa |
| 1183 | Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
| 1460 | Malriĉa kiel muso preĝeja |
| 1461 | Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo |
| 1462 | Malriĉeco ne estas malvirto |
| 1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
| 1464 | Malriĉulo parencojn ne havas |
| 1465 | Malriĉulo rabiston ne timas |
| 1553 | Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo |
| 1707 | Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa |
| 1802 | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe |
| 1822 | Oni estas riĉa neniam sufiĉe |
| 1836 | Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon |
| 1852 | Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo |
| 1950 | Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto |
| 1955 | Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa |
| 1993 | Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo |
| 2046 | Por riĉulo fasto por malriĉulo festo |
| 2152 | Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu |
| 2153 | Riĉa preparo, sed povo avara |
| 2154 | Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano |
| 2155 | Riĉeco estas frato de fiereco |
| 2156 | Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido |
| 2157 | Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo |
| 2158 | Riĉulo havas grandan parencaron |
| 2159 | Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn |
| 2160 | Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas |
| 2161 | Riĉulo veturas, malriĉulo kuras |
| 2216 | Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos |
| 2247 | Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas |
| 2260 | Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2483 | Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas |