| 181 | Bona gloro pli valoras ol oro |
| 427 | Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro |
| 504 | En landoj transmaraj estas oraj arbaroj |
| 556 | Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 657 | Granda doto kaj oro, sed mankas la koro |
| 675 | Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro |
| 750 | Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro |
| 751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
| 1008 | Kiu havas oron, havas honoron |
| 1243 | Laboro kondukas al honoro kaj oro |
| 1493 | Manko de oro ne estas malhonoro |
| 1504 | Matena horo estas plena de oro |
| 1623 | Ne defendas oro kontraŭ doloro |
| 1714 | Neniom da oro, sed bona gloro |
| 1814 | Oni batas la oron, por provi ĝian valoron |
| 1840 | Ora ŝlosilo ĉion malfermas |
| 1841 | Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas |
| 1845 | Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero |
| 1846 | Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas |
| 1868 | Parolo estas arĝento, oron similas silento |
| 1929 | Plej certa laboro laboro per oro |
| 1957 | Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro |
| 1964 | Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro |
| 2048 | Por sia oro ĉiu estas sinjoro |
| 2106 | Promesi orajn montojn |
| 2271 | Sen laboro ne venas oro |
| 2417 | Temp' estas valoro simile al oro |