| 247 | Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron |
| 310 | De peko kaj mizero estas plena la tero |
| 458 | El la mizero oni devas fari virton |
| 511 | En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa |
| 514 | En plej alta mizero al Dio esperu |
| 556 | Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 636 | Fremda mizero ne estas sufero |
| 637 | Fremda mizero ridinda afero |
| 757 | Instruas mizero manĝi panon sen butero |
| 855 | Kiam sako mizeras, amo malaperas |
| 1044 | Kiu metion disponas, mizeron ne konas |
| 1046 | Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas |
| 1140 | Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj |
| 1162 | Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola |
| 1420 | Malantaŭe mizero, antaŭe malespero |
| 1467 | Malsaĝo estas najbaro de mizero |
| 1501 | Maro da mizeroj |
| 1525 | Mieno fiera al ludo mizera |
| 1542 | Mizero faras lerta, mizero faras sperta |
| 1543 | Mizero faras viziton, ne atendante inviton |
| 1544 | Mizero havas talentan kapon |
| 1545 | Mizero instruas |
| 1546 | Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas |
| 1547 | Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime |
| 1548 | Mizero saltas, mizero haltas |
| 1549 | Mizero sur mizero |
| 1667 | Ne insultu mizeran, ne moku malliberan |
| 1703 | Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via |
| 1715 | Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
| 1886 | Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro |
| 2253 | Sen atendo, sen espero venis mizero |
| 2399 | Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj |
| 2398 | Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj |
| 2457 | Treni sian vivon de mizero al mizero |
| 2469 | Tro da libero kondukas al mizero |
| 2536 | Venis mizero helpu min, frato; pasis mizero for, malamato |
| 2602 | Vivo sen modero kondukas al mizero |
| 2603 | Vivu mizere, sed vivu libere! |