| 149 | Bastono batas, bastono resaltas |
| 436 | Eksalte senhalte |
| 728 | Hoko elsaltis, afero haltis |
| 905 | Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas |
| 1116 | Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas |
| 1245 | Laboro ne estas leporo ĝi haltos, ne forsaltos |
| 1384 | Li saltas gracie, kiel urso ebria |
| 1548 | Mizero saltas, mizero haltas |
| 1571 | Muelilo haltas, muelisto eksaltas |
| 1625 | Ne diru "hop" antaŭ la salto |
| 2190 | Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero |
| 2191 | Saltadi el unua al deka |
| 2223 | Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo |
| 2365 | Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj |
| 2452 | Transsalte senhalte |
| 2484 | Tro saltas la rato ĝin kaptas la kato |