| 38 | Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas |
| 150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
| 151 | Batadi la venton |
| 152 | Bataladi kontraŭ la sorto |
| 237 | Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun |
| 290 | De kantado senpaga doloras la gorĝo |
| 297 | De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento |
| 371 | Donado de almozoj neniam malriĉigas |
| 392 | Dum la manĝado venas apetito |
| 446 | Elbatadi ies sojlon |
| 448 | Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino |
| 707 | Hakado de ligno donas lignerojn |
| 755 | Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado |
| 787 | Ju pli da babilado, des pli da pekado |
| 863 | Kia regalato, tia regalado |
| 849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 897 | Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
| 1218 | Kuradi kiel venenita muso |
| 1224 | Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita |
| 1229 | Kvina rado ĉe veturado |
| 1248 | La felo tanadon ne valoras |
| 1301 | Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon |
| 1302 | Lernado sen fruktoj ne restas |
| 1402 | Longa dormado ŝuldojn kreskigas |
| 1407 | Ludi ventobatadon |
| 1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
| 1498 | Marĉandado aĉeti ne devigas |
| 1562 | Montradi al si reciproke la dentojn |
| 1737 | Nesciado de leĝo neniun pravigas |
| 1916 | Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro |
| 2127 | Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo |
| 2147 | Rezonado kaj filozofado panon ne donas |
| 2169 | Ripetado estas plej bona lernado |
| 2190 | Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero |
| 2191 | Saltadi el unua al deka |
| 2238 | Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero |
| 2338 | Sonorado al li venas, sed de kie li ne komprenas |
| 2453 | Trapafadi la aeron |
| 2489 | Turniĝadi kiel serpento |
| 2577 | Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino |