583 | Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas |
652 | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
897 | Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
1031 | Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero |
1110 | Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas |
1116 | Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas |
1117 | Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas |
1122 | Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo |
1276 | Larmo virina baldaŭ sekiĝas |
1427 | Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas |
1703 | Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via |
2186 | Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas |
2252 | Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas |
2295 | Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas |
2306 | Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos |
2331 | Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas |