| 180 | Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide |
| 986 | Kiu donas rapide, donas duoble |
| 1116 | Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas |
| 1212 | Kun konfido neniam rapidu |
| 1483 | Malsano venas rapide, foriras rigide |
| 1730 | Ne rapidu insulti, volu aŭskulti |
| 1731 | Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido |
| 1732 | Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj |
| 1733 | Ne rapidu, trankvile decidu |
| 1834 | Oni prenas avide, oni redonas malrapide |
| 2094 | Pripensu malrapide kaj agu decide |
| 2133 | Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj |
| 2134 | Rapide senvide |
| 2135 | Rapidu malrapide |
| 2377 | Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu |
| 2479 | Tro rapida akcelo ne kondukas al celo |
| 2480 | Tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝo |
| 2481 | Tro rapida faro estas nur baro |
| 2482 | Tro rapida laboro, tro malgranda valoro |
| 2483 | Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas |