| 65 | Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo |
| 107 | Antaŭ la lango laboru la cerbo |
| 586 | Festotaga laboro estas sen valoro |
| 674 | Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru |
| 700 | Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila |
| 750 | Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro |
| 783 | Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko |
| 791 | Ju pli da honoro, des pli da laboro |
| 835 | Kia estas via laboro, tia estas via valoro |
| 963 | Kiu amas honoron, amu laboron |
| 1028 | Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras kiu mem ne penas, nenio al li venas |
| 1029 | Kiu laboron evitas, bonon ne vidas |
| 1082 | Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras |
| 1128 | Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro |
| 1145 | Komenco bona laboro duona |
| 1238 | Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton |
| 1239 | Laboro finita ripozo merita |
| 1240 | Laboro fortigas, ripozo putrigas |
| 1241 | Laboro homon nutras, sen laboro li putras |
| 1242 | Laboro kaj pacienco kondukas al potenco |
| 1243 | Laboro kondukas al honoro kaj oro |
| 1244 | Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas |
| 1245 | Laboro ne estas leporo ĝi haltos, ne forsaltos |
| 1293 | Lecionoj al profesoro estas vana laboro |
| 1443 | Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron |
| 1509 | Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro |
| 1567 | Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj |
| 1633 | Ne ekzistas honoro sen laboro |
| 1758 | Ne venas honoro sen laboro |
| 1774 | Ni laboru kaj esperu |
| 1819 | Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo |
| 1907 | Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro |
| 1929 | Plej certa laboro laboro per oro |
| 2007 | Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco |
| 2080 | Preĝu kore kaj laboru fervore |
| 2088 | Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta |
| 2146 | Restu tajloro ĉe via laboro |
| 2297 | Se stomako doloras, kapo laboras |
| 2271 | Sen laboro ne venas oro |
| 2269 | Senlaboreco dormon alportas |
| 2270 | Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj |
| 2318 | Sidi en laboroj ĝis super la oreloj |
| 2482 | Tro rapida laboro, tro malgranda valoro |
| 2548 | Vergo doloras, sed saĝon ellaboras |