| 42 | Al la afero! |
| 71 | Amikeco aparte, afero aparte |
| 519 | En sia afero ĉiu juĝu libere |
| 536 | Estas tubero en la afero |
| 574 | Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron |
| 622 | Formeti la aferon en la keston de forgeso |
| 637 | Fremda mizero ridinda afero |
| 728 | Hoko elsaltis, afero haltis |
| 1231 | La afero estas plenumita |
| 1232 | La afero havas tempon |
| 1233 | La afero malsukcesis |
| 1234 | La afero ne brulas |
| 1235 | La afero ne iras glate |
| 1236 | La afero ne staras sur pinto de ponto |
| 1237 | La afero ne urĝas |
| 1277 | La sama afero, sed kun la kapo al tero |
| 1408 | Ludo aparte, kaj afero aparte |
| 1448 | Malnova afero en nova livero |
| 1470 | Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon |
| 1539 | Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere |
| 1646 | Ne en ĉiu afero estu severa |
| 1673 | Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero |
| 1747 | Ne taŭgas la vero por komerca afero |
| 1658 | Negocaj aferoj estas severaj |
| 1869 | Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj |
| 1885 | Peli tagojn sen afero de mateno al vespero |
| 1898 | Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero |
| 1937 | Plena estas la infero de promesitaj aferoj |
| 2087 | Pri kio estas la afero? |
| 2095 | Pri propra afero neniu juĝas libere |
| 2182 | Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon |
| 2190 | Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero |
| 2238 | Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero |
| 2277 | Sen ordo en afero ne ekzistas prospero |
| 2280 | Sen povo kolero estas ridinda afero |
| 2410 | Tago festa for aferoj |
| 2472 | Tro forta ĵuro la afero ne pura |