| 14 | Al bona ĉasisto iras mem la besto |
| 116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
| 213 | Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo |
| 216 | Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas |
| 665 | Granda parolisto estas duba faristo |
| 666 | Granda parolisto, malgranda faristo |
| 671 | Groŝon ŝtelis ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis financisto |
| 1105 | Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas |
| 1146 | Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas |
| 1205 | Kuiriston vaporo satigas |
| 1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
| 1426 | Malbone kaŝita ŝteliston incitas |
| 1465 | Malriĉulo rabiston ne timas |
| 1481 | Malsaĝulo venas, komercisto festenas |
| 1571 | Muelilo haltas, muelisto eksaltas |
| 1615 | Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto |
| 1690 | Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas |
| 1745 | Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj |
| 1804 | Okazo faras ŝteliston |
| 1805 | Okazo kreas ŝteliston |
| 1926 | Plej bona kuracisto estas la tempo |
| 1939 | Plena kaso ŝteliston altiras |
| 2043 | Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu |
| 2053 | Por vendisto mensogo estas necesa apogo |
| 2137 | Razisto raziston razas |
| 2299 | Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas |
| 2368 | Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo |
| 2389 | Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto |
| 2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
| 2391 | Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile |
| 2392 | Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas |
| 2393 | Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas |
| 2412 | Tajloro krimis, botisto pendas |
| 2468 | Tro da kuiristoj kaĉon difektas |
| 2502 | Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto |
| 2541 | Venos ŝtelisto al la juĝisto |